TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

ALVOKO PACISMA

Jesuo Parolas
Infanoj, ho infanoj miaj!

Verkis (Esperante) : D. MATTHEWS

Fonto : HE 207

  1. Infanoj, ho infanoj miaj!
    Ĉu vi ne aŭdas min vokantan?
    Ho, levu sin okuloj viaj!
    Aŭskultu, aŭdu min plorantan.

  2. Ja vane pacon vi sopiras,
    Preĝante el la tuta mondo,
    Se tamen ĉiu nur deziras,
    Ke venka estu lia rondo.

  3. Soldatoj, interbatalanta,
    Murdante unu la alian,
    Petegas, laŭte min vokante,
    La helpon kaj la benon mian.

  4. Kaj ĉiu kredas sin la prava,
    Ĉar "sankta estas la afero" —
    Proklamas la malvenkon sklava,
    Semante pacon sur la tero!

  5. Infanoj! viaj vortoj pikas
    La koron mian sangadantan,
    Kaj viaj preĝoj ne efikas:
    Mi aŭdas preĝon nur amantan.

  6. "Pardonu" estis mia vorto,
    "Pardonu viajn malamikojn."
    Nur amo estas vera forto:
    Ĝi sola havas bonefikojn.

  7. Pripensu, do, infanoj miaj!
    Ĉesigu vian bataladon.
    Min ne atingas vortoj viaj;
    Mi ne aŭskultas malamadon.

  8. Denove nun vi min krucumas,
    Per akra glavo min tranĉante;
    Ne miajn vortojn vi plenumas,
    Kunhomojn tiel mortigante.

Melodio : HEREFORD
Komponis : Samuel Sebastian WESLEY, 1872
MIDI TCH


TTT-HIMNARO CIGNETA
estas parto de
La Lilandejo
http://www.scn.org/~lilandbr/

la TTTejo de
Liland Brajant Ros'
Hosted by www.Geocities.ws

1