TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

KRISTNASKO

In Dulci Jubilo

Alia Duonesperantigo (de L B Ros')

Kaj rapidante, ili iris, kaj trovis Marian kaj Jozefon, kaj la infaneton kuŝantan en la staltrogo. : Luko 2.16 — ... la Alfa kaj la Omega ... : Apokalipso 21.6

Originala teksto : Anonima Latin-Germana makaronio, ĉ. 14a jc.
Esperantigis : Albrecht KRONENBERGER, 1993

Fonto : Ad 220

     La plej konata frua formo de ĉi tiu malnova germana karolo estas tipa speĉimeno de la ĝenro nomata "makaronio", t.e. teksto oscilanta inter du lingvoj (kutime latino kaj iu nacilingvo). Laŭ onidiro, antaŭ pli ol 200 jaroj, moraviaj misiistoj en Pensilvanio aranĝis Kristnaskan feston (por indiĝenoj kaj enmigrintoj), kie oni ĥore kantis "In dulci jubilo'" kun la nelatina parto en 17 eŭropaj kaj amerikaj lingvoj samtempe. Nun al la nacilingva parto eblas aldoni sennacian lingvon, ĉar en ĉi tiu versio la latino (reliterumite por Esperantaj kantantoj) restas latina kaj la cetero fariĝas Esperanta . . . kaj Esperanta glosaro (en kiu la latino portas sian normalan ortografion) dekstreflankas la tuton.

in dulci júbilo : en dolĉa jubilo
in presépio : en la staltrogo
matris in grémio : sur la patrina sino
alfa es et o : Vi estas alfa kaj omega

o Jesu párvule : ho Jesuo infaneto
o puer óptime : ho plej bona knabo
o princeps glórie : ho princo de gloro
trahe me post te : tiru min post vi

ubi sunt gáŭdia : kie estas la ĝojoj
nova kántika : novajn kantikojn
in regis cúria : en la kortego de la reĝo

  1. In dulci jubilo—, Gajege kantu do—,
    Nia kor-trezoro jen in præsepio—
    Brilanta sun' de l' gloro, matris in gremio—:
    Alpha es et O—, Alpha es et O
    .

  2. O Jesu parvule—, sen Vi nur estas Ve—!
    Kore min konsolu, o puer optime—.
    Regali min bonvolu, o prinĉeps gloriæ—!
    Trahe me post te—, trahe me post te
    .

  3. Ubi sunt gaudia—? Tie, kie tra—
    Ĉiel' anĝeloj ĉantas nova cantica—,
    Sonoriloj kantas in Regis curia—.
    Eja qualia—, eja qualia.

Rim.:      En la 19a jc., John Mason Neale kreis tute anglan tekston por tiu ĉi karolo, sub la titolo Good Christian men, rejoice (nun ofte, anglo-riisme, Good Christian friends, rejoice) kun iomete modifita melodio (MIDI TCH). Anglalingvanoj, ekaŭdante la arion, ofte ekpensas pri tiu teksto, ne konante la pli fruan (kaj, laŭ mi, pli kantindan) makaroniaĵon.

Melodio : IN DULCI JUBILO
Germana karolo, ĉ. 14a jc.
MIDI TCH*
MIDI Curtis Clark*, © 1995


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1