TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

LA PATRINO DE JESUO
KRISTNASKO

Ho, vi junulino en Prapalestino

...kaj la nomo de la virgulino estis Maria. Kaj li venis al ŝi kaj diris: Saluton al vi la grace favorita : Luko 1.27b-28a

Verkis (Esperante) : ROS' Haruo, 1996

Fonto : RH

Ho, vi junulino en Prapalestino, kara virga Maria!
Vi bebeton naskis, kaj Satan' fiaskis —
Kantos ni eterne pri la beb' kaj vi!

Melodio : O SANCTISSIMA
Anonima Eŭropa popolkanta melodio
MIDI RH

Diversaj konsultlibroj indikas ke ĝia origino estas

Angla (Psalmody de Tattersall, 1794)
Germana (Kristnaska popolkanto O Du fröhliche)
Sicilia
(ofte en la formo nomata Sicilian Mariners (Hymn), kun la unua duono duobligita kaj aperigita en The European Magazine and London Review, 1792). Tiu longigita formo estas preskaŭ universale uzata, almenaŭ en Usono, por la teksto Lord, dismiss us with Thy blessing, por kies Esperanta traduko (Nin irontajn, Dio, benu, AK 261) Adoru kantante donas la melodion Dismissal.

O Sanctissima, O Piissima

Mi preferas nomi la pli longan formon de la melodio Sicilian Mariners kaj ĉi tiun malpli longan O Sanctissima, ĉar mi unue lernis ĝin por jena pli virgulinismeca latinlingva kanteto :

O sanctissima, o piissima
Dulcis Virgo Maria!
Mater amata, intemerata,
Ora, ora pro nobis!

Fonto : Ad 682

Esperantigis : Albrecht KRONENBERGER, 1999

Ho plej sankta, ho plej pia,
Dolĉa virga Maria!
Panjo amata, pura, beata,
Preĝu, preĝu por ni al Di'.


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1