ADVENTO

Ho venu vi, Emanuel'

Originalo : Veni, veni Emmanuel
Angla pont-versio : O come, O come Emmanuel

Sep-strofa Versio (por la Antifonaro "O")

Originalo : Anonima latina karolo, el la 13a jc. aŭ pli frue
en Psalteriolum Cantionum Catholicorum, 1710
Esperantigis : B. John BEVERIDGE
Angligis : John Mason NEALE

Fonto : HE 26*, AK 37* (= Ad 183)

  1. Ho venu vi, Emanuel'!
    Sav-donu nun al Izrael'
    Ploranta sola en ekzil',
    Ĝis venos vi, la Dia Fil'!
         Ho ĝoj'! Ho ĝoj'! Emanuel'
         Revenos al vi, Izrael'.

  2. Ho Jiŝajido, levu vin,
    El ĉenoj liberigu nin,
    Kaj savu el la nigra mort'!
    Ne venku nin infera fort'!
         Ho ĝoj'! Ho ĝoj'! Emanuel'
         Revenos al vi, Izrael'.

  3. Ho venu vi, Matena Sun'!
    Dispelu noktajn nubojn nun;
    Lumante al mort-ombra voj',
    Gajigu nin per sankta ĝoj'.
         Ho ĝoj'! Ho ĝoj'! Emanuel'
         Revenos al vi, Izrael'.

  4. Ŝlosil' Davida, venu vi!
    Malfermu hejmon antaŭ ni;
    Enlasu nin al Dia glor';
    Malbonon ĉian baru for.
         Ho ĝoj'! Ho ĝoj'! Emanuel'
         Revenos al vi, Izrael'.

  5. Ho venu vi, la Leĝdonint',
    El nubo de Sinaja pint'!
    Jam nun al via Izrael'
    Revenu vi, Emanuel'
         Ho ĝoj'! Ho ĝoj'! Emanuel'
         Revenos al vi, Izrael'.

Melodio: VENI EMMANUEL
Anonima Franca Ĉanto, verŝajne el 15a jc.
MIDI TCH


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1