TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

ADVENTO

"Ho vekiĝu", jen la voko

Originalo : Wachet auf, ruft uns die Stimme

Verkis (germane) : Philipp NICOLAI, 1599
Esperantigis : Guido HOLZ, 1986

Fonto : Ad 189

  1. "Ho vekiĝu", jen la voko
    De l' gardoj sur la tura roko,
    "Vekiĝu do, Ciona gent'."
    Noktomeza estas horo.
    Jam trafas hela nin sonoro:
    "Ek, virgulinoj kun prudent'!
    Fianĉo venas, ho!
    La lampojn prenu do.
         Haleluja.
    Pretiĝu al la nupto vi,
    Renkonte iru nun al li."

  2. Cion kanton tiun aŭdas,
    Ĝojplene ŝia koro laŭdas,
    Kaj ŝi leviĝas kun akcel'.
    Venas de l' ĉiela sfero
    L' amiko sava, reĝ' de l' vero:
    Eklumas brile ŝia stel'.
    "Nun venu, kara kron',
    Jesu' de l' alta tron'!
         Di', hosana.
    Ni sekvos Vin por la solen',
    Ĉeestos al la Di-festen'."

  3. Gloron kantu ĉiu lango
    El homa kaj anĝela rango,
    La harpoj kaj cimbala son'.
    Dek du perloj jen por la pordoj
    De Cion; staras ni en l' ordoj
    De l' anĝelar' ĉe Via tron'.
    Ekvidis ne okul',
    Ekaŭdis ne vivul'
         Tian ĝojon.
    Jubilu ni el funda sin'
    Do "Haleluja" ĝis la fin'.

Melodio : WACHET AUF
Komponis : Philipp NICOLAI, 1599
surbaze de melodio de Hans SACHS, ĉ. 1513
MIDI TCH


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1