KRUCUMO

Ho ve! ĉu sangis la Savant'

Originalo : Alas! and did my Saviour bleed?

Sen refreno, laŭ melodio MARTYRDOM (AVON)

... tamen unu el la soldatoj per lanco pikis lian flankon, kaj tuj elvenis sango kaj akvo. : Johano 19.34

Verkis (angle) : Isaac WATTS, 1707 (strofoj)
kaj Ralph E. HUDSON, 1885 (refreno)
Esperantigis : ROS' Haruo, 1999

Fonto : RH

  1. Ho ve! ĉu sangis la Savant'?
    Ĉu mortis mia Di'?
    Ĉu li oferus kapon sanktan
    Pro pekema mi?
         Ĉe la kruc', ĉe la kruc',
         Kie trafis min la lum',
         Kaj la ŝarĝo de la kor' falis for,
         Tie mia fid' iĝis klara vid',
         Kaj nun mi feliĉas en la kor'!

  2. Ĉu mortis li pro mia krim'?
    Ho granda am-deklar'!
    Kompat' mirinda, grac' sen lim',
    Kaj amo sen kompar'!
         Ĉe la kruc', ĉe la kruc',
         Kie trafis min la lum',
         Kaj la ŝarĝo de la kor' falis for,
         Tie mia fid' iĝis klara vid',
         Kaj nun mi feliĉas en la kor'!

  3. Ja dece kovris sin la sun',
    Sin kaŝis ĝia bril':
    Por homaj pekoj per krucum'
    Kompensis Dia Fil'.
         Ĉe la kruc', ĉe la kruc',
         Kie trafis min la lum',
         Kaj la ŝarĝo de la kor' falis for,
         Tie mia fid' iĝis klara vid',
         Kaj nun mi feliĉas en la kor'!

  4. Ruĝigus min pro hont' skrupulo
    Antaŭ lia kruc',
    Kaj kaŭrus mi dum ĉe l' okul'
    Fluegus larma ŝpruc'.
         Ĉe la kruc', ĉe la kruc',
         Kie trafis min la lum',
         Kaj la ŝarĝo de la kor' falis for,
         Tie mia fid' iĝis klara vid',
         Kaj nun mi feliĉas en la kor'!

  5. Sed larmaj gutoj ne repagos
    Kiom ŝuldas mi:
    Jen, ho Sinjor', mi cedas min;
    Ne eblas fari pli!
         Ĉe la kruc', ĉe la kruc',
         Kie trafis min la lum',
         Kaj la ŝarĝo de la kor' falis for,
         Tie mia fid' iĝis klara vid',
         Kaj nun mi feliĉas en la kor'!

Melodio: HUDSON
Ralph E. HUDSON, 1885
MIDI TCH

Alternativaj melodioj troviĝas ĉe la senrefrena versio.


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1