PASKO
|
Latina originalo : Surrexit Christus hodie
Angla pont-traduko : Jesus Christ is risen today
Esperantigis : Clarence BICKNELL
Fonto : HE
Kantu ni en laŭda ĥoro, Ha--le-lu-ja!
Al Jesuo, reĝ' de gloro, Ha--le-lu-ja!
Ĉar per kruc' kaj tombo liaj, Ha--le-lu-ja!
Pardoniĝis pekoj niaj. Ha--le-lu-ja!
Nun per suferado lia, Ha--le-lu-ja!
Aĉetiĝis savo nia; Ha--le-lu-ja!
Kaj li reĝas en ĉieloj, Ha--le-lu-ja!
Kie kantas la anĝeloj. Ha--le-lu-ja!"
Melodio : EASTER HYMN
Unue aperis en Lyra Davidica, 1708
MIDI TCH