TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

KRISTNASKO

Ho sankta nokto!

Originalo : Minuit, Chrétien
(Cantique de Noël)
Anglaj pont-versioj : O holy night!

Ja nur tio estas fasto, kiu plaĉas al Mi, se vi disŝiros la ligilojn de malpieco, disbatos la katenojn de sklaveco, liberigos la prematojn, disbatos ĉian jugon; : Jesaja 58.6

Verkis (france) : Placide CAPPEAU DE ROQUEMAURE, 1847
Angligis : diversaj, i.a. John Sullivan DWIGHT
Esperantigis : ROS' Haruo
(str. 1-3, elangle) 1989, (str. 4, elfrance) 2001

Fonto : RH

  1. Ho sankta nokto! La steloj brilas hele:
    La nokto de la Jesua naskiĝ'!
    Longe pro pekoj suferis ni kruele,
    Ĝis per Jesuo nin trafis feliĉ'.
    Espera vibro ĝojigas la animon:
    Aŭroras luma, glora nov-maten'!

    Ek! al genu'! aŭskultu anĝel-himnon;
    Ho nokto de Dio, nokto de la Krist-alven',
    Ho nokto, sankta nokto ja de Di'!

  2. Venas ni gvide de fido radianta
    Kun ardaj koroj al kripa la rand'.
    Tiel per lumo de stelo brilianta
    Saĝuloj venis el orient-land'.
    La Reĝo Reĝa jen kuŝis en stalaĉo,
    Amiko al ni en kia ajn problem'...

    Ek! al genu'! aŭskultu anĝel-himnon;
    Ho nokto de Dio, nokto de la Krist-alven',
    Ho nokto, sankta nokto ja de Di'!

  3. Vere en amo li montris al ni savon:
    Am' estas leĝo; la cel' estas pac'.
    Ĉenojn li rompos, fratigos al ni sklavon,
    Kaj subpremadon li venkos per grac'.
    Ni kantas al li do ĝoje dankajn himnojn;
    Elkore laŭdu ni al lia nom':

    Ek! al genu'! aŭskultu anĝel-himnon;
    Ho nokto de Dio, nokto de la Krist-alven',
    Ho nokto, sankta nokto ja de Di'!


El la franca, 2001
"[Tiun ĉi strofon] mi tradukis el la unua strofo franca, la ceterajn el la angla
Mi intencas iam fini la elfrancigon, sed ĝis nun faris nur tiun unuan."

  1. Noktmeza hor', la horo de soleno, en kiu Dio descendis al ter',
    Por viŝi for la pekon de Edeno, ke ĉesu de l' Patro Dia koler'.
    Espera vibro la lacan mondon ravas: Savanto venos kiel la aŭror'.
    Ek al genu'! Ĉar jen Jesuo savas!
    Ho ĝoj'! Ho ĝoj'! Jen Kristo, Redemptor';
    Ho ĝoj'! Ho ĝoj'! Jen Kristo, Redemptor'!

Melodio : CANTIQUE DE NOËL
Komponis : Adolphe ADAM, 1847
MIDI RH


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1