TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

JESUO KRISTO
RELEVIĜO

Ho Revivanto, al Vi estu glor’!

Originalo : À Toi la gloire, ô Ressuscité!

Ho morto, kie estas via venko? Ho morto, kie estas via pikilo? : 1 Korintanoj 15.55

Verkis (france) : Edmond Louis BUDRY, 1900
Esperantigis : Guido HOLZ, 1988

Fonto : TK 133 (= Ad 321)

  1. Ho Revivanto, al Vi estu glor'!
    Al Vi venko-kanto ĝis l' eterna hor'!
    Venis jen l' angelo en la bril' de Di';
    For de l' tombo-kelo rulis ŝtonon li.
         Ho Revivanto, al Vi estu glor'!
         Al Vi venko-kanto ĝis l' eterna hor'!

  2. Jen Li aperas : estas Li, Jesu',
    Reĝ', Savanto - veras, ne malcertu plu!
    Ĝojon do elspiru, Di-popolo vi,
    Kaj senĉese diru : Venkis Kristo-Di'!
         Ho Revivanto, al Vi estu glor'!
         Al Vi venko-kanto ĝis l' eterna hor'!

  3. Ĉu mi forcedu? Ĉiam vivos Li,
    Do je Li mi kredu, Paco-Princo Di';
    Li triumfo-festo, forto kaj subten',
    Vivo kaj majesto, premos ne ĉagren'.
         Ho Revivanto, al Vi estu glor'!
         Al Vi venko-kanto ĝis l'eterna hor'!

Melodio : MACCABÆUS
Komponis : George Frederick HANDEL
en la oratorio Judas Maccabæus, 1746
MIDI TCH

.
TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1