TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

HELPO DE DIO

Ho Patro, dum mallernas ni

Originalo : Our Father, while our hearts unlearn
(The Gathering Storms of Doubt)

Verkis (angle) : Oliver Wendell HOLMES (1809-1894)
Esperantigis : E. K. OSMOTHERLY

Fonto : LH 2

  1. Ho Patro, dum mallernas ni
         La dogmojn de erar',
    En flam' de fid' Vin montru Vi
         Sur ĉiu sankt-altar'.

  2. Vizaĝon Vian vidos ni
         Ne per la fulm-koler';
    Per stel' de l' Am' nin gvidu Vi
         Ĉielen de la ter'.

  3. La Majstran volon helpu nin
         Tralegi tra makul'
    Sur lia bild', kaj vidi lin
         Per la anim-okul':

  4. La frat-amikon de l' homar'
         Petanta en dolor'
    Pardonon por malamikar'
         En lia morta hor'.

  5. Se inter ventoj de dubad'
         Eksvenos nia kor',
    La forton por la batalad'
         Vi donos, ho Sinjor'.

  6. Pardonu pekojn niajn, ni
         Petegas, ho Sinjor';
    Nin partopreni helpu Vi
         En alta viv-labor'.

Melodio : ST. ANNE
Atribuita al William CROFT, 1708
MIDI TCH


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1