KRISTNASKO

Ho paŝtistoj Betlehemaj

Les anges dans nos campagnes
Shepherds, in the field abiding

Tradicia Franca Karolo (16a jc.?)
Angligis : George Ratcliffe WOODWARD, 1910
Esperantigis : Montagu Christie BUTLER

Fonto : Ad 207 (kp AK 47 = HE 35)

  1. Ho paŝtistoj Betlehemaj! Diru, kion vidis vi?
    Kiam venis la anĝelo, kion tiam diris li?
         Glo---------------ria in excelsis Deo!
         Glo---------------ria in excelsis De-o!

  2. „Vidis ni en fojna trogo — laŭ la diro de l’ anĝel’ —
    Jesueton, homan bebon, tamen, Reĝon de ĉiel’.
         Glo---------------ria in excelsis Deo!
         Glo---------------ria in excelsis De-o!

  3. Tiam himnis anĝelaro ĝojan kanton de esper’:
    „Glor’ al Dio en la alto, paco al la tuta ter’.”
         Glo---------------ria in excelsis Deo!
         Glo---------------ria in excelsis De-o!

  4. Ho paŝtistoj! ni vin dankas. Ni adoru Lin kun vi.
    Al Jesuo, Reĝ’ de Gloro, same laŭdu ankaŭ ni.      Glo---------------ria in excelsis Deo!
         Glo---------------ria in excelsis De-o!

Melodio: GLORIA (IRIS)
Tradicia Franca Karolo (16a jc.)
"Gloria" : MIDI RH* | MIDI TCH
"Iris" : MIDI Ad* | MIDI AK*

Rim. : La melodio estas tradicia franca kristnaskaĵo, kies tradicia teksto estas "Les anges dans nos campagnes". Iomete diferencaj versioj de la melodioj populariĝis en Usono (sub la melodi-nomo "Gloria") por anonima angligo de la franca teksto ("Angels we have heard on high") kaj en Britio (sub la melodi-nomo "Iris") por himno ("Angels from the realms of glory" [Esperantigo] ) de James Montgomery. (Tiun himnon unue publikigis, en 1816, The Sheffield Iris, ĵurnalo redaktita de Montgomery.) En Usono la himno de Montgomery estas pli ofte kantata laŭ la melodio "Regent Square". Kaj cent jarojn post Montgomery, George Ratcliffe Woodward faris novan angligon de la franca karolo, "Shepherds in the field abiding", kiun M. C. Butler esperantigis. Mi decidis rigardi la koncernajn melodiojn "Gloria" kaj "Iris" kiel unu melodion, kaj nomi ĝin "Gloria (Iris)".


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1