TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

LAŬDO AL DIO

Honor' kaj laŭd' al nia Di'

Originalo : Sei Lob und Ehr dem höchsten Gut

Kvin-strofa versio el Adoru Kantante

Verkis (germane) : Johann Jakob SCHÜTZ, 17a jc.
Esperantigis : (str. 1-3, 6-7) Richard HOPPE (EKE 18) kaj William John DOWNES (AK 19)
(str. 4) Albrecht KRONENBERGER, 1994 (KK 1998/2001)
(str. 5) Adolf BURKHARDT, 2001

Fonto : Ad 093
(Kp AK 19)

  1. Honor' kaj laŭd' al nia Di',
    ĉar patre kun potenco
         miraklojn ĉiam faris Li
         laŭ Sia providenco.
    Profunde Li konsolas nin,
    ke al mizero venu fin'.
    Al nia Di' honoro.

  2. La anĝelaro dankas Vin,
    ho Estro de l' ĉieloj.
         Sur tero kaj en mara sin',
         kaj fore inter steloj,
    laŭdegas ĉio Vin, kaj en
    konsento kantas ni, "Amen':
    Al nia Di' honoro!"

  3. La tutan kreon tenas Li
    konstante en la mano,
         kun malavara simpati'
         al ĉiu Di-regnano
    prizorgas ĉion kun favor'
    de frua ĝis nokt-meza hor'.
    Al nia Di' honoro!

  4. Mi el mizer' alvokis Lin.
    Li aŭdis mian krion.
         De l' morto Li forŝiris min,
         redonis energion.
    Mi dankas do al mia Di'.
    Kun mi konfesu ĉiuj vi:
    Al nia Di' honoro!

  5. La Eternulo ligis Sin
    al Sia Di-popolo.
         Li restas ties viv-destin',
         espero kaj konsolo.
    La Siajn kun patrina man'
    kondukas Li laŭ Sia am'.
    Al nia Di' honoro!

  6. Kredantoj al la Dia Fil',
    mortinta por la mondo,
         Lin danku pro anim-trankvil' —
         de l' vero Li la Fonto!
    La falsajn diojn moku vi,
    la Eternulo estas Di'.
    Al nia Di' honoro!

  7. Ho, venu al la Dia dom'
    kun ĝojo-plena koro!
         Ĝoj-kantu ni al Lia nom'
         en jubilanta ĥoro:
    "Glorinda estas nia Di',
    mirinde faris Li por ni!"
    Al nia Di' honoro!


Melodio : SEI LOB UND EHR
Komponis : Johann CRÜGER
(laŭ Guillaume FRANC, 1543, kaj Loys BOURGEOIS, 1551)
MIDI AK*

Plurajn alternativajn melodiojn oni trovos ĉe la kvin-strofa versio el AK


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1