LAŬDO AL DIO |
Originalo : Sei Lob und Ehr dem höchsten Gut
Inda Vi estas, ho nia Sinjoro kaj nia Dio, ricevi la gloron kaj la honoron kaj la potencon ;
ĉar Vi kreis ĉion, kaj pro Via volo ĉio ekzistis kaj kreiĝis. : Apokalipso 4.11
Kantu al la Eternulo novan kanton; kantu al la Eternulo la tuta tero. Kantu al la Eternulo, gloru Lian nomon, proklamu de tago al tago Lian savon. Rakontu inter la popoloj Lian gloron, inter ĉiuj gentoj Liajn miraklojn. Ĉar la Eternulo estas granda kaj tre glorinda. : La Psalmaro 96.1-4
Verkis (germane) : Johann Jakob SCHÜTZ, 17a jc.
Esperantigis : Richard HOPPE kaj William John DOWNES
Fonto : AK 19
(Kp Ad 093)
Honor' kaj laŭd' al nia Di',
Ĉar patre kun potenco
Miraklojn ĉiam faris Li
Laŭ Sia providenco.
Profunde Li konsolas nin,
Ke al mizero venu fin'.
Al nia Di' honoro.
La anĝelaro dankas Vin,
Sinjor' de l' alt-ĉieloj.
Sur tero kaj en mara sin',
Tre fore inter steloj,
Laŭdegas ĉio Vin, kaj en
Konsento kantas ni, "Amen':
Al nia Di' honoro!"
La universon tenas Li
Konstante en la mano,
Kun malavara simpati'
Li pensas je l' homaro;
Eternan regnon fondis por
Fidantoj al la Di-favor'.
Al nia Di' honoro!
Kredantoj al la Dia Fil',
Mortinta por la mondo,
Lin danku pro anim-trankvil'
De l' vero Li la Fonto!
Do, falsajn diojn moku vi,
La Eternulo estas Di'.
Al nia Di' honoro!
Ho, venu al la Dia dom'
Kun ĝojoplena koro!
Ĝojkantu ni al Lia nom'
En jubilanta ĥoro:
Glorinda estas nia Di',
Mirinde faris Li por ni!"
Al nia Di' honoro!
Melodio : MIT FREUDEN ZART
El Kirchengesänge de la Bohema Frataro, 1566
MIDI TCH