HOMA FRATECO
|
Verkis (angle) : John Greenleaf WHITTIER, 1848
Esperantigis : Montagu Christie BUTLERFonto : HE 198 = Ad 595
Hom-frato, amu kore fraton vian!
Ĉar paco fontas el la kompatem'.
Adori estas: ami fraton sian;
Himnado, preĝ': rideto, bon-farem'.
La religio, kiun Kristo konas,
Al kor-rompitoj venas kun esper';
Perditojn trovas; helpon ame donas
Al orfoj kaj vidvinoj en mizer'.
Sekvadu do al sankta la ekzemplo
De Lia bon-farado kaj hom-am'.
La mondo estos vasta Dia templo;
La tuta vivo: ĝoja danko-psalm'.
Milito mortos tiam de la tero,
Katenoj krevos per la Dia grac'.
Fortretos am' la fajron de kolero,
Kaj tie plantos arbon de la pac'.
Melodio : LONDONDERRY AIR
(nomata ankaŭ : Derry Air kaj Londonderry)
Tradicia Irlanda Melodio
MIDI (fonto nekonata)
Iom pli rapida aranĝo : MIDI TCH