JESUO KRISTO |
Originalo : O sing a song of Bethlehem
Verkis (angle) : Louis F. BENSON, 1899
Esperantigis : ROS' Haruo, 1997
Fonto : HK
Ho, kantu nun pri Betleĥem', pri paŝtistoj sub ĉiel',
Kaj pri l' mesaĝo per antem' anoncita de anĝel' :
La lum' trafinta Betleĥemon brilas ĝis monda rand'
Pri l' Krist-aper' kaj pac' al ter' eternas anĝelkant'.
Ho, kantu jam pri Nazaret', pri ĝojplena suna bril',
Pri parfumanta burĝonet' kaj la senmakula Fil' :
Nun povos floroj Nazaretaj kreski en ĉiu kor';
Al ĉiu homo lian nomon la ventoj portas for.
Ho, kantu plu pri Galile', pri la lago, bosko, mont',
Pri Tiu ordoninta, ke kvietiĝu mara ond' :
Ĉar kvankam kvazaŭ-Galileaj ŝtormoj minacas nin,
Se fidas ni al la Mesi', trankviliĝas la anim'.
Ho, kantu eĉ pri Kalvari', ĝia gloro kaj dolor',
Pri l' krucumita homa Di', kiu pekojn portis for :
Ĉar Kiu mortis Kalvarie, viva leviĝis jam,
Kaj Kristo nun anstataŭ pun' savas per potenca am'!
Melodio : KINGSFOLD
Angla popolkanta melodio, aranĝis ROS' Haruo, 2000
surbaze de fama aranĝo far Ralph VAUGHAN WILLIAMS, 1906
MIDI TCH*