|
LAŬDO AL DIO
|
Ho granda Dio, kiam mi rigardas
Originalo : O store Gud
Rim.: Tiu ligita paĝo havas 9 strofojn en la sveda, 6 en la germana,
5 en la japana, kaj 4 en la angla (traduko de S. K. Hine)
Alia traduko : Sinjoro Dio, kiam mi miregas
Verkis (svede) : Carl BOBERG, 1885
Esperantigis : William John DOWNES, ĉ. 1966
Fonto: AK 30 (= Ad 455)
Ho granda Dio, kiam mi rigardas la mirindaĵojn, kiujn kreis Vi,
Kaj ke senĉese Via amo ardas por teni ĉion en plenharmoni',
Animo mia gloras Vin per kant', ho granda Di', ho granda Di'!
Animo mia gloras Vin per kant', ho granda Di', ho granda Di'!
-
Pri Vi parolas la somera vento, kaj floroj odorantaj en kampar',
Trilantaj birdoj en vespersilento, sennombraj voĉoj de la kreitar' —
Animo mia gloras Vin per kant', ho granda Di', ho granda Di'!
Animo mia gloras Vin per kant', ho granda Di', ho granda Di'!
-
Miraklojn vidas mi en la Biblio, faritajn jam de tempo de Adam';
Dum ĉiuj jaroj de mondhistorio ne ĉesis Via gracoplena am'.
Animo mia gloras Vin per kant', ho granda Di', ho granda Di'!
Animo mia gloras Vin per kant', ho granda Di', ho granda Di'!
-
Kaj kiam mi memoras pri la gloro de mia savo per la Krist-ofer',
Mi klinas min kun adorad-fervoro, dankante Vin kun pura kor-sincer'.
Animo mia gloras Vin per kant', ho granda Di', ho granda Di'!
Animo mia gloras Vin per kant', ho granda Di', ho granda Di'!
-
Kaj fine falos ĉiuj tempvualoj, kaj bonvenigos nin Emanuel';
Ravege sonos la anĝel-ĥoraloj; ekĝuos mi la gloron de l' ĉiel'.
Des pli mi laŭde gloros Vin per kant', kaj dankos Vin, ho bona Di'!
Des pli mi laŭde gloros Vin per kant', kaj dankos Vin, ho bona Di'!
Melodio : O STORE GUD
(nomata ankaŭ DU STORE GUD)
Sveda Popolmelodio
MIDI TCH
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto