TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

KRISTNASKO

Hodiaŭ, jen naskiĝis infano de renom'

A Child This Day Is Born

Ĉar hodiaŭ estas naskita por vi, en la urbo de David, Savanto, kiu estas Kristo, la Sinjoro. : Luko 2.11

Anonima angla karolo
Unua eldono ĉe Sandys (1833), tie 21 strofoj!
Esperantigis : ROS' Haruo, ĉ. 1992

Fonto: RH

  1. Hodiaŭ, jen naskiĝis infano de renom',
    Plej inda je la sceptro, la sceptro kaj la tron':
         Noel', Noel', Noel'! Kantadu ni sen fin',
         Ĉar jen la Reĝ' de ĉiuj reĝoj nun alvenis nin!

  2. Anoncon pri la naskiĝo ekaŭdis paŝtistar’ :
    Anoncis ĝin anĝelo kun malkaŝega klar’:
         Noel', Noel', Noel'! Kantadu ni sen fin',
         Ĉar jen la Reĝ' de ĉiuj reĝoj nun alvenis nin!

  3. Al ili li parolis, dirante, "For la tim'!
    Ĝojegu vi, ŝafistoj, jen beno preter lim'!
         Noel', Noel', Noel'! Kantadu ni sen fin',
         Ĉar jen la Reĝ' de ĉiuj reĝoj nun alvenis nin!

  4. "Ĉar jen al vi mi portas novaĵon de feliĉ':
    Gajegu ĉiuj homoj pro Krista la naskiĝ':
         Noel', Noel', Noel'! Kantadu ni sen fin',
         Ĉar jen la Reĝ' de ĉiuj reĝoj nun alvenis nin!

  5. Kaj tiam jen aperis ĉeflanke de la anĝel'
    Armeo da briluloj senditaj el Ĉiel',
         Noel', Noel', Noel'! Kantadu ni sen fin',
         Ĉar jen la Reĝ' de ĉiuj reĝoj nun alvenis nin!

  6. Laŭdantaj la Sinjoron, la Reĝon de Ĉiel':
    "Al Dio ĉian gloron!" sonegis kanta ŝvel':
         Noel', Noel', Noel'! Kantadu ni sen fin',
         Ĉar jen la Reĝ' de ĉiuj reĝoj nun alvenis nin!

  7. Kaj laŭ anĝela dir', la ŝafistoj trovis tuj
    Marian kaj la beban Jesuon en manĝuj'!
         Noel', Noel', Noel'! Kantadu ni sen fin',
         Ĉar jen la Reĝ' de ĉiuj reĝoj nun alvenis nin!

Melodio : A CHILD THIS DAY
Anonima angla aŭ franca karolo
MIDI TCH


TTT-Himnaro Cigneta
is affiliated with
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1