TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

PASKO
VENKIS KRISTO

Ho bela paska tag'

This joyful Easter-tide

Kaj dum ili priparolis [la okazon survoje Emausen], li mem staris meze de ili kaj diris al ili: "Paco al vi" : Luko 24.36

Verkis (angle) : George Ratcliffe WOODWARD, 1894
Esperantigis (el la angla kaj germana) : Adolf BURKHARDT, 1999

Fonto : Ad 319

  1. Ho bela paska tag'! Nun paŝu, hom', al belo!
    Krist' iris post la plag' el Sia tomboĉelo.
    Se regus plu pereo kiun tomba ŝton' kondiĉis,
              ja vanus nia fid'.
    Sed Kristo releviĝis, leviĝis, leviĝis,
         Kristo releviĝis.

  2. Timigis vin malsan', aŭ kulp' sentigas tremon;
    sed kruce Lia am' jam portis vian premon.
    Se plu Li kuŝus, kie Li dum morto-nokt' troviĝis,
              ja vanus nia lukt'.
    Sed Kristo releviĝis, leviĝis, leviĝis,
         Kristo releviĝis.

  3. Por la forir-sufer' Li helpon preparadis:
    Sen pov' la mort-river', ĉar Kristo ĝin travadis.
    Se plu Li restus, kie pro la ondoj ni vertiĝis,
              ja vanus la esper'.
    Sed Kristo releviĝis, leviĝis, leviĝis,
         Kristo releviĝis.

Melodio : VRUECHTEN
(nomita ankaŭ : Easter-Tide, This Joyful Easter-Tide)
Komponis : Anonima Nederlanda Melodio, 17a jc.
MIDI TCH


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1