TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

DIO ESTAS AMO

Ho Am', tenanta min konstante

O Love That Wilt Not Let Me Go

Verkis (angle) : George MATHESON, 1882
Esperantigis : Frederick William HIPSLEY

Fonto : HE 119 = AK 144

  1. Ho Am', tenanta min konstante!

    Ripozon trovas mi en vi,

    Ke mia vivo, redonate,
    En ama ocean' tenate,
    Kresku ĉiam pli.

  2. Ho Lumo! Dum vivpilgrimado

    Torĉeton mian prenu vi,

    Ke sole via radiado
    En suna helo de brilado
    Lumo super mi.

  3. Ho Ĉielo, beno en doloro!

    La koron cedas mi al vi;

    Vidiĝas ĉielarka gloro,
    Feliĉa promesita horo
    De matenradi'.

  4. Ho Kruco, kara al memoro!

    Ne preĝas mi eviti vin.

    Se mortos ĉia monda gloro,
    Elpolve ruĝa vivofloro
    Kreskos jam sen fin'.

Melodio : ST. MARGARET
Komponis : Albert L. PEACE, 1884
MIDI TCH


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1