TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

AL ĈIUJ NACIOJ
MISIA AGADO

Hastu, Cion'! Plenumu la mision

O Zion, haste, thy mission high fulfilling

Iru do kaj disĉipligu ĉiujn naciojn : Mateo 28.19a

Verkis (angle) : Mary Ann THOMSON, 19a jc.
Esperantigis : ROS' Haruo, 1999

Fonto : RH

  1. Hastu, Cion'! Plenumu la mision,
    Ĉiun sciigu: Dio estas Lum';
    Ne volas Li, kreinte la naciojn,
    Ke iu ajn pereu en nigrum'.
        Diru novaĵon, novaĵon pri pac',
        Pri Krist' Jesuo kaj redempta Dia grac'!
  2. Diru al ĉiu lingvo, ĉiu gento,
    Ke l' Eternulo, Dio, estas Am'.
    Ke sur la kruc' Li mortis en turmento
    Por ĉiujn savi, estu la proklam'.
        Diru novaĵon, novaĵon pri pac',
        Pri Krist' Jesuo kaj redempta Dia grac'!
  3. Sendu gefilojn* ĉien sur la tero;
    Ilin subtenu en la sankta task',
    Preĝu, ke ĉiun trafu Dia vero,
    Ke l' tuta mondo ĝoju pro la Pask'!
        Diru novaĵon, novaĵon pri pac',
        Pri Krist' Jesuo kaj redempta Dia grac'!

        * heroldojn

Melodio : TIDINGS
Komponis : James WALCH, ĉ. 1875
MIDI TCH*


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1