RELEVIĜO DE KRISTO |
Originalo : Hallelujah! Hallelujah! Hearts to heaven and voices raise
Verkis (angle) : Christopher WORDSWORTH
Esperantigis : Clarence BICKNELL
Fonto : AK 72 (= HE 60, Ad 337)
Haleluja! Haleluja! Dion laŭdu ĉiu kor';
ĉiu voĉo al ĉielo kantu himnojn kun fervor'!
Kristo, kiu sur la kruco Sin oferis por sufer',
el la morto releviĝis Reĝo de ĉiel' kaj ter'.
El la sankta rikoltaĵo estas Li unua gren',
kaj la tuto maturiĝos je la dua Krista ven'.
Tiam ĉiun oran spikon portos Li al la grenej',
kiu kreskis gloro-plene el la sulkoj de l' tombej'.
Ni kun Kristo releviĝis! Benu nin la Di-favor';
de vizaĝo Lia hela nin surbrilu lumo-glor',
por ke en la nuna mondo bonan frukton portu ni,
ĝis en la ĉiel-grenejo ni restados apud Li.
Haleluja! Haleluja! al la Patro kantu ni;
Haleluja! al Jesuo, ĉar triumfe venkis Li;
kaj al la Spirito sankta sonu laŭdo pli kaj pli:
Haleluja! Haleluja! al la Triunua Di'.
Melodio : LUX EOI
Komponis : Arthur Seymour SULLIVAN
MIDI TCH