TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

LAŬDO AL DIO

Granda Di', ni laŭdas Vin

Großer Gott, wir loben dich
Te Deum laudamus

Granda estas la Eternulo kaj tre glorinda : Psalmaro 145.3a

Verkis (latine) : verŝajne, episkopo NIKETA de Remesiano (en Dacujo), 4a jc
Reverkis (germane) : Ignaz FRANZ, 18a jc
Esperantigis : Hendrik Arie DE HOOG, 20a jc

Fonto : AK 13

  1. Granda Di', ni laŭdas Vin,
    Viajn verkojn ni honoras;

    Kun la mond' ni klinas nin,

    Kaj pro Via fort' Vin gloras.

    Tra l' miljaroj restas Vi
    La eterna sama Di'.

  2. Antaŭ la eterna tron'
    En la gloro de l' ĉieloj

    Sonas unuvoĉa ton',

    Ĉar savitoj kaj anĝeloj

    Kantas en potenca ĥor':
    "Sankta, sankta, la Sinjor'."

  3. Sankta, ho, Sinjor', Regant'
    De l' ĉielaj regimentoj,

    Ĉiam estas Vi venkant'!

    Ter', ĉielo, maroj, ventoj,

    Plenas do de Via glor',
    Tial laŭdas nia kor'.

  4. Je honor' de l' Patro ni
    Ĉie, homo kaj infano,

    Kun la tuta Eklezi'

    Himnas pri la Dia amo.

    Kaj je l' tron' de la Savant'
    Sonas nia laŭda kant'.

  5. Ho, Spirito, sankta Reĝ',
    Kiu ĉiam nin instruas,

    Kaj konsolas; ni kun preĝ'

    Antaŭ Via glor' genuas.

    Kun la Fil' kaj l' Patro Vi
    Ja eterne estas Di'.

Melodio : HURSLEY
El Katholisches Gesangbuch, Vieno, 1774
MIDI LBR
[mi reviziis la midion el TCH laŭ la muziknotoj en AK]

TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1