TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

GLORKANTADO
KUN LA ANĜELOJ

Glorkantas anĝeloj en alta ĉiel'

Laŭ Bendemeer's Stream | Laŭ St. Denio

Kaj la reĝo Ĥizkija kaj la estroj diris al la Levidoj, ke ili gloru la Eternulon per la vortoj de David de la viziisto Asaf ; kaj ili glorkantis kun ĝojo, fleksis sin, kaj adorkliniĝis. : 2 Kroniko 29.30

Verkis (Esperante) : William John DOWNES, 1969

Fonto : TK 32

  1. Glorkantas anĝeloj en alta ĉiel';
    Formortas neniam de laŭdo la son'.
    De l' ter' "Haleluja!" en gaja akord'
    Samcele kunsonas al Di' sur la tron'.

    Jes, ni kun anĝeloj glorkantas al Di',
    La Patro amata, sindona Sinjor'.
    Pro benoj sennombraj verŝataj sur nin
    Ni danke Lin laŭdas en sankta ador'.

  2. Savanto de l' mondo, ni ŝuldas al Vi
    Eternan honoron pro Via ofer'.
    Nun sondu kaŝitajn profundojn de l' kor'
    Kaj trovu juvelojn de fido kaj ver'.

    Jes, ni kun anĝeloj glorkantas al Di',
    La Patro amata, sindona Sinjor'.
    Pro benoj sennombraj verŝataj sur nin
    Ni danke Lin laŭdas en sankta ador'.

  3. Ho, kia miraklo de amo kaj grac',
    Ke Dio en Kristo suferis por ni!
    Kun Li krucumitaj, liberaj de pek',
    Ni vivas eterne, gefiloj de Di'!

    Jes, ni kun anĝeloj glorkantas al Di',
    La Patro amata, sindona Sinjor'.
    Pro benoj sennombraj verŝataj sur nin
    Ni danke Lin laŭdas en sankta ador'.

Melodio : BENDEMEER'S STREAM
Anonima malnova irlanda melodio
MIDI TK*

Rim.: TK nomas la melodion Portadown, sed mi rigardas ĝin kiel aranĝaĵon pri Bendemeer's Stream, ankaŭ konata kiel The Mountains of Mourne. La tekston "Bendemeer's Stream" verkis Thomas Moore; "The Mountains of Mourne" verkis Percy French. Jen estas midio de tiu melodio el la t.n. DigiTrad ĉe Mudcat Café. La melodinomo Portadown pli ofte nomas alian melodion (midio) (ĉi ties tradicia teksto temas pri okazaĵo en la jaro 1641, kiam irlandaj katolikoj masakris irlandajn protestantojn).


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1