MATENO |
Glora Mateno
Herrlicher Morgen
Verkis (germane) : W. HERMANN
Esperantigis : Adolf BURKHARDT, 1995Fonto : EDL2 18 (= Ad 126)
Glora mateno, brilo de l' kreo,
lum' el obskuro, nova naskiĝ'!
Dankon por suno kaj por la vivo,
dankon por spiro kaj por la tag'.
Pluvo tenera, akvo de vivo,
trafas la teron: Floras ĝarden'.
Dankon por nuboj kaj por la tero,
dankon por larmoj kaj por la vent'.
Suno radia, amo abunda,
nove Vi donas en ĉiu tag'!
Dankon por varmo kaj por la tero,
dankon por ridoj kaj por la lum'.
Melodio: BUNESSAN
Anonima, Antikva Gaela Melodio (Bun Easain)
MIDI TCH
Aliaj Himnaj Tekstoj por BUNESSAN