KRISTNASKO

For, longe for, en Judea land'

Far, far away on Judea's plains

Kaj la anĝelo diris al ili : Ne timu ; ĉar jen mi venigas al vi bonan sciigon de granda ĝojo, kiu estos al la tuta popolo Luko 2.10

Verkis (angle) : John Menzies MACFARLANE, antaŭ 1890
Esperantigis : Liland Brajant ROS', 2002

Fonto : LBR

  1. For, longe for, en Judea land',
    Al ŝafistar' kantis anĝel-band':

         Gloro al Di', Gloro al Di',
           Gloro al Di' en plejalto;
         Pac' al ter', al homoj bon',
         Pac' al ter', al homoj bon'.

  2. Dolĉas ĉi vortoj pri sava am'.
    Ĵuras kompaton ĉiel-proklam':

         Gloro al Di', Gloro al Di',
           Gloro al Di' en plejalto;
         Pac' al ter', al homoj bon',
         Pac' al ter', al homoj bon'.

  3. Kun la anĝeloj ĝoj-kantu ni,
    Kantu elkore; nin helpos Di':

         Gloro al Di', Gloro al Di',
           Gloro al Di' en plejalto;
         Pac' al ter', al homoj bon',
         Pac' al ter', al homoj bon'.

  4. Venu la temp' kiam tra l' tut-mond'
    Kantos sublime homara rond':

         Gloro al Di', Gloro al Di',
           Gloro al Di' en plejalto;
         Pac' al ter', al homoj bon',
         Pac' al ter', al homoj bon'.

Melodio: CHATTERLEY
Komponis : John Menzies MACFARLANE, antaŭ 1890
MIDI TCH


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1