JESUO
|
Verkis : Elizabeth C. CLEPHANE, 1868
Esperantigis : Clarence BICKNELL
Prilaboretis : ROS' Haruo, 2001
Fonto : HE 114
Feliĉe kuŝis la | naŭdek | naŭ
en la | paco | de l' ŝa|fej':
sed unu tamen va|gadis | for
sur la monta | sova|ĝej',
for de la ora | pordo, | for
de la zorgo | de l' Paŝ|tis|ta | kor',
"Ĉu ne sufi—ĉas, | ho Sin|jor',
la | naŭdek | naŭ kun | vi?"
"El mia ŝafa—ro | unu | nun
perdiĝis," res|pondis | li:
"Sur la roka vojo kaj | nuda | ter'
Mi ĝin serĉos, kaj | savos | el | mi|zer',
Sed la ŝafo ne sciis pri l' akvo-flu',
pri la nigra nokta voj';
nek pri la lon—ga serĉ-vagad'
ĝis venis la trovo-ĝoj'.
Sonis malforta senhelpa kri',
kaj en la dezerto ĝin aŭdis li,
"De kie venis la ruĝa sang'
sur la kruta mont-dekliv'?"
"La bona paŝtisto donis ĝin
por savo de l' ŝafa viv':
Lin ŝiris dornoj kaj ŝtona ter',
sed li ne atentis pri danĝer',
Kaj el la sova—ĝa montegar',
kaj el la rokaj valoj, kri'
leviĝis al la ĉiela pord':
"La perditon retrovis mi";
kaj eĥis responde anĝela ĥor'
la ĝojon de l' Paŝtista kor',
Amen.
Melodio : THE NINETY AND NINE
Komponis : Ira David SANKEY, 1874
MIDI AMEZ*
pli rapida midio TCH (malpli rapidigite)
Rim.: La simbolo indikas voĉan (ne akompanan) silenton okonan noton longa.
Ĉar la strofoj ne samas inter si rilate al la silabnombro,
eble GIFa bildo helpos klarigi la akordigon inter notoj kaj silaboj.