TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

DOKSOLOGIOJ

Estu nun laŭdata Dio

Gloru Dion la ĉielo kaj la tero, la maroj, kaj ĉio, kio en ili moviĝas. : Psalmo 69.34

Verkis ( Esperante) : John Cyprian RUST
Aperis en Ordo de Diservo, 1907,
la plej frua Esperanta kristana himnaro

Fonto : HE 278

Estu nun laŭdata Dio
Ĉiam, ĉie, kaj de ĉio;
Sur la tero de l’ homaro;
De l’ ĉiela anĝelaro.
Estas li vivdona fonto,
La beninto kaj benonto,
Patro, Filo, kaj Spirito:
Laŭdu lin sen intermito.

Melodio : DOKSOLOGIO
Komponis : John Cyprian RUST
(Aperis en Ordo de Diservo, 1907)
MIDI RH

Rim. : Sekvante HE, mi prezentas la tekston kiel unu strofon; tamen oni atentu, ke la melodio longas nur duonon de la strofo, do el muzika vidpunkto eble estas pli ĝuste trakti la kanton kiel du strofojn.


TTT-Himnaro Cigneta
is affiliated with
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1