TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

ĜOJO
FINA VENKO

Eliros vi kun ĝoj' (II)

You shall go out with joy

Alia Versio (de ROS' Haruo) : Eliros vi kun ĝoj' (I)

Kun ĝojo vi eliros, kaj kun paco vi estos kondukataj; la montoj kaj montetoj sonigos antaŭ vi kanton, kaj ĉiuj arboj de la kampo plaŭdos per la manoj. : Jesaja 55.12

Verkis (angle) : Steffi Geiser RUBIN, ĉ. 1975
Esperantigis : Albrecht KRONENBERGER, 1997
© 1975 Lillenas Publishing Co.

Fonto : Ad 783

Eliros vi kun ĝoj'; kondukos paco vin;
Antaŭ vi sonigas kanton montoj, montetoj.
Plaŭdos per la man' ĉiuj arboj de l' kamp',
     ĉiuj arboj de la kamp'.
Kaj la gloro de Di' sur via voj',
kaj la gloro de Di' sur via voj',
kaj la gloro de Di' sur via voj':
     Eliru do kun ĝoj'.

Melodio : THE TREES OF THE FIELD
Komponis : Stuart DAUERMANN, ĉ. 1975
© 1975 Lillenas Publishing Co.
MIDI Ad*


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1