TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

ĜOJO
FINA VENKO

Eliros vi kun ĝoj' (I)

The Trees of the Field
You shall go out with joy

Alia Versio (de Albrecht KRONENBERGER) : Eliros vi kun ĝoj' (II)

Kun ĝojo vi eliros, kaj kun paco vi estos kondukataj; la montoj kaj montetoj sonigos antaŭ vi kanton, kaj ĉiuj arboj de la kampo plaŭdos per la manoj. : Jesaja 55.12

Verkis (angle) : Steffi Geiser RUBIN, ĉ. 1975
Esperantigis : ROS' Haruo, 1997
© 1975 Lillenas Publishing Co.

Fonto : RH

Eliros vi kun ĝoj'; gvidiĝos vi kun pac';
La montoj kaj montetoj antaŭ vi kantos.
Sonos ĝojaj krioj, kaj la arboj de l' kampo

Plaŭdos per la man'!

Kaj ĉiuj arboj de l' kampo plaŭdos, jen: x   x!
La arboj de l' kampo plaŭdos, jen: x   x!
La arboj de l' kampo plaŭdos, jen: x   x!
Kaj iros vi kun ĝoj'!

x   x = "plaŭd' plaŭd'"

Melodio : THE TREES OF THE FIELD
Komponis : Stuart DAUERMANN, ĉ. 1975
© 1975 Lillenas Publishing Co.
MIDI LBR


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1