KRISTNASKO |
Estennialon de tsonoue, Jesous ahatonhia
Originalo de
Sub frida vintra lunoVerkis : Pastro (nun s-ta) Jean de Brébeuf (1593-1649), ĉ. 1640
(kun proksimuma traduko en Esperanto, por ebligi komparojn
kun la kantebla Esperanta versio, Sub frida vintra luno,
kiu montras la influon de la interveninta angla teksto)Fonto : RH
Kuraĝu, vi homoj, Jesuo naskiĝis
Vidu, la spirito nin kateninta fuĝis for
Ne aŭskultu ĝin plu, ĉar ĝi malpurigas niajn mensojn
Jesuo naskiĝis, li naskiĝis! Jesuo naskiĝis!
Jen spirituloj el ĉielo venas kun mesaĝo por ni
ili venas por diri, "Jubilu!
Maria ĵus naskis. Ĝoju."
Jesuo naskiĝis, li naskiĝis! Jesuo naskiĝis!
Triopo da maljunuloj foriris al tiu loko.
Stelo ekaperinta super la horizonto gvidas ilin tien
Kiu gvidas ilin tien, tiu konas la vojon (?)
Jesuo naskiĝis, li naskiĝis! Jesuo naskiĝis!
La stelo estis haltonta, li ne maltrafas la lokon (?)
Dum ili alvenis al la naskoloko de Jesuo,
Trovinte iun por ili, li diras, "Venu ĉi tien"
Jesuo naskiĝis, li naskiĝis! Jesuo naskiĝis!
Jen ili alvenis kaj vidis Jesuon.
Ili laŭdis lian nomon, dirante, "Hura! li estas bona"
Ili salutis lin respekte, oleante lian verton kaj dirante, "Hura!"
Jesuo naskiĝis, li naskiĝis! Jesuo naskiĝis!
"Ni laŭdos lin pro lia nomo"
"Ni montru respekton al li ĉar li venas por kompati al ni"
"Estas providence, ke vi amas nin kaj deziras adopti nin"
Jesuo naskiĝis, li naskiĝis! Jesuo naskiĝis!
Melodio: UNE JEUNE PUCELLE
Franca Popolmelodio, 16a jc.
MIDI RH | Pli komplika aranĝo : MIDI KŜ
Tio ĉi estas la unua kristnaska kanto verkita en Norda Ameriko. Mia teksto ĉi-supre estas bazita sur pluraj fontoj, sed ĉefe sur la anglalingva paĝo de tradukoj kaj klarigoj en la TTTejo Kir-Shalom. Tiun paĝon ni ŝuldas al John Steckley kaj Leslie Rejminiak, kaj mi agnoskas tiun ŝuldon kun danko. Tamen, mi ne sekvis ilian ortografion; precipe diferencas tio, ke ilia "8" (elp. u aŭ ŭ, depende de la kunteksto) aperas tie ĉi kiel "ou", kaj ilia "," (laŭ ili elparolenda kiel j) aperas tie ĉi kiel "l" kun la sugesto, ke oni kantu la sonon pli-malpli lj kiel en Ljubljano. Krom tio oni devas memori, ke "ch" havas sian francan sonon, t.e. ŝ; en ĉiuj aliaj lokoj, inkluzive de "th", la litero "h" havas sian plenan Esperantan sonon. La literumoj "on" kaj "an", laŭ Steckley kaj Rejminiak, estas francecaj, t.e. la "n" nazigas la vokalojn anstataŭ roli kiel konsonanto. Neniu nun parolas la huronan denaske, kaj sekve ne plu estas eble demandi al denaska parolanto, kiel ĝuste elparoli iun vorton; ni faras kiom ni povas.
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto