KRISTNASKO

Dum klara nokto venis ĝi

It came upon the midnight clear

Verkis (angle) : Edmund H. SEARS, 1849
Esperantigis : Leonard Ivor GENTLE

Fonto : EH 32

  1. Dum klara nokto venis ĝi en malproksima jar',
    Anĝeloj ŝvebis super ter' kun ora harpistar';
    "Nun inter homoj Difavor'!" kantadis anĝelĥor',
    Kaj sur la tero estu pac', al Dio estu glor'!"

  2. Refoje venas tien ĉi la sankta naska hor',
    Aŭdiĝas en la laca mond' ĉiela anĝelĥor',
    Kaj super daŭra maltrankvil' sonadas en aer',
    La kanto de la anĝelar' pri paco sur la ter'.

  3. Sed pro malpaco kaj milit' suferas tuthomar',
    La kanton homoj aŭdas ne kaj daŭras pekofar';
    Ho viroj en batalo nun vin turnu de detru',
    Ĉesigu bruon! Jen! la ĥor' neniam ĉesas plu.

  4. Kaj vi sub ŝarĝo sur la voj', kurbitaj per labor',
    Irantaj al la vivocel' per paŝoj de dolor';
    Rigardu! Venas la era' de ĝojo por la kor',
    Ho restu sur la teda voj' — aŭskultu al la ĥor'.

  5. Estontaj tagoj frontas nin; profeta la parol'
    Ke, esperata ora aĝ' kondukos al konsol',
    Jen paco regos sur la ter' en gloro kaj honor'
    Kaj homoj ĉie kantos kun la anĝelara ĥor'.


Melodio: NOEL
Tradicia angla melodio
Aranĝis : Arthur Seymour SULLIVAN
MIDI TCH

Alternativa melodio :
CAROL
Komponis : Richard Storrs WILLIS, 1850 : (MIDI TCH

En Usono CAROL estas la plej uzata melodio, kaj la teksto ja estas Usona, do mi elektis tiun melodion por mia traduko, La noktomezo alportis ĝin. Kiel kutime en tiaj kazoj, mi opinias mian tradukon pli bona ol tiu alia, sed ne volas trudi mian al tiuj, kiuj jam parkeris la alian ;-)... Mi invitas komparajn komentojn pri la du versioj, proponojn de eventuale pli bonaj tradukoj, ktp.


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1