TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

DIO INKLUZIVA

Dum Izrael' en Sinaj Tendumis

Our God Is Like an Eagle

Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco. : Eliro 20.2

Verkis (angle) : Laurence G. BERNIER, 1974
Pastoro Bernier fondis la Metropolan Komunuman Eklezion de Bostono;
la teksto debutis en ĝiaj Diservoj ĉe "Malnova Okcidenta Metodisma Preĝejo", Bostono

Esperantigis : Liland Brajant ROS', 1998

Fonto : LBR

  1. Dum Izrael' en Sinaj tendumis, per Mose'
    La Eternul' al ili parolon sendis, ke:
    "Sur mia flugilar' el Egipta lando mi
    Vin ĉiujn save portis: mi estas via Di'!

  2. Samkiel la aglino instruas al idar'
    Ekflugi, mi patrinas al vi en amo, ĉar
    Vi estas miaj idoj, vin gvidas mia vol' —
    Mi ja patrinas al vi, min aŭdu, ho popol'!"

  3. Se Dio do similas al agla la patrin'
    Kaj estas ankaŭ patro, imagu vin kaj min!
    Ni timas nek la rolojn, nek etikedojn plu —
    Se Dio ilin miksas, ni ne ĉikanu, ĉu?

  4. Ja Dio ne virinas, nek estas Dio vir',
    Sed ambaŭ kaj alia, Vivanta Sankta Spir'.
    El ĉiuj rollimigoj nin liberigis Di' —
    Al kia libereco? — Tutsimple esti ni.

Melodio : WEBB
Komponis : George James WEBB
MIDI TCH

Mia Anglalingva Paĝo pri la Melodio,
“Leland’s Webb Site”


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1