TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

HOMARANECO
UNUECO

Donu nun okulojn kiuj, ho Sinjor’

Herr, gib Du uns Augen

Originalo : (laŭ TK) "El Novzelando"
Germanigis : F. WALZ
Esperantigis : Adolf BURKHARDT, 1974

Tiam malkovriĝos la okuloj de la blinduloj... : Jesaja 35.5

Fonto : TK 5

  1. Donu nun okulojn kiuj, ho Sinjor’,
    Fremdan la najbaron vidas kun favor’.
  2. Kaj orelojn kiuj pretas al aŭskult’;
    Malfermitajn mensojn por kompren-rezult’.
  3. Manojn kiuj lernas servi al kunul’;
    Krurojn kiuj portas helpon sen skrupul’.
  4. Korojn kiuj ĝojas pri alies rid’;
    Buŝojn por instigi al serena fid’.
  5. Ho Sinjor’, vigligu nin pri tiu tem’:
    Ni nenion havas sole por ni mem.

Maoria Melodio : TAMA NGAKAO
MIDI TK*

Jen aranĝo ( 5A) de la unua strofo kun supersoprana akompanaĵo (MIDI):

           Donu nun okulojn kiuj, ho Sinjor’,   Vidas   kun   fa — vor’!
Donu nun okulojn kiuj, ho Sinjor’, fremdan la najbaron vidas kun favor’.


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1