TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

INVITO KAJ AKCEPTO

Dolĉe kaj ame

Originalo : Softly and tenderly Jesus is calling

Verkis (angle) : Will Lamartine THOMPSON, 1880
Elangligis : David B. RICHARDSON, 20a jc.

Fonto : DBR

  1. Dolĉe kaj ame Jesuo alvokas,
    vokas al vi kaj al mi;
    ĉe la portal' Li atendas kaj serĉas,
    serĉas por vi kaj por mi.
         (post ĉiu strofo)
    "Al mi, al mi; Venu, laculoj, al mi."
    Dolĉe, fervore, Jesuo alvokas:
    Venu, pekanto! al mi.
  2. Kial ni restas dum Li dolĉe petas,
    petas por vi, kaj por mi;
    Kial ni ne lian amon atentas? —
    Amon al vi kaj al mi.
  3. Tempo rapidas, momentoj forpasas,
    pasas de vi kaj de mi;
    Ombroj kuniĝas, la morto alvenas,
    venas al vi kaj al mi.
  4. Ho! por la am', kiun baldaŭ Li donos,
    donos al vi kaj al mi;
    Malgraŭ la pekoj pardonon li havas,
    havas por vi kaj por mi.

Melodio: THOMPSON
Komponis : Will Lamartine THOMPSON, 1880
MIDI TCH


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1