TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

AMO KAJ FIDELO

Diru la vorton, kaŝitan en kor’
Longe de nun

Tell me the tales that to me were so dear
Long, Long Ago

Verkis (angle) : Thomas Haynes BAYLY, 1833 (eld. 1843)
Esperantigis : F. PFEIL

Fonto : IK 70 = TK 12

  1. Diru la vorton, kaŝitan en kor’,
    Longe de nun, longe de nun;

    Kantu la kanton de ĉarma sonor’,
    Longe de nun, longe nun!

    Ofte turmentis min peza ĉagren’,
    Ĉio heliĝis per via reven’.
    Estas ja l’ am’ kiel brila ruben’,
    Longe de nun, longe nun!
  2. Iam ni sidis sub verda tili’,
    Longe de nun, longe de nun;

    Tie promesis ni amon al ni,
    Longe de nun, longe nun!

    Mi nur penadis por via favor’,
    Vi min amuzis per gaja humor’,
    Restis de l ’ amo plej dolĉa memor’,
    Longe de nun, longe nun!
  3. Multaj aliaj flatadis ja vin,
    Longe de nun, longe de nun;

    Tamen vi amis fidele nur min,
    Longe de nun, longe nun!

    Amon timigas nek tent’ nek danĝer’,
    Estas kun vi paradizo sur ter’,
    Dolĉe sonoras feliĉa mister’,
    Longe de nun, longe nun!

Melodio : LONG, LONG AGO
Komponis : Thomas Haynes BAYLY, 1833
MIDI LBR

Mi ne tute komprenas, kial pastoro Burkhardt decidis inkluzivigi tiun ĉi nostalgian amkanton en sian himnaron Tero kaj ĉielo kantu. Eble la Esperanta teksto estas iomete (sed ja nur iomete!) pli facile legebla kiel kristana himno ol la angla originalo; tamen eĉ en Esperanto ŝajnas al mi tute klare, ke temas pri gehoma amo, fidelo kaj sopiro pri iamo longe for. (Tamen ja mankas la alkoholo … ;-) oni ne akuzus al Burns pri pieco!) Kaj estas eventuale amuze rimarki, ke kvankam Bayly verkis ĝin en Anglujo kaj unue eldonigis en Usono (kie ĝi tuj fariĝis la plej furora kanto de la jaro 1843), tamen Bennemann en IK nomas ĝin irlanda kanto. — LBR


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1