FIDO, KONFIDO AL DIO |
Dio, pli apud vin
Nearer, my God, to thee
Verkis (angle) : Sarah Flower ADAMS
Esperantigis : diversaj (mozaiko)Fonto : HE 100
Dio, pli apud vin, pli apud vin!
Eĉ se per kruca voj vi levos min;
Ĉio nur tiros min, Dio, pli apud vin
Pli apud vin! Pli apud vin!
Se voje kovros min nokta kurten,
Sur tera lito, kun ŝtona kusen;
Sonĝoj venigu min, Dio, pli apud vin
Pli apud vin! Pli apud vin!
Ĉio montriĝu nur ŝtup al ĉiel,
Kion alsendas vi kun ama cel;
Voku anĝeloj min, Dio, pli apud vin
Pli apud vin! Pli apud vin!
Tiam laŭdkantos mi en frua hor;
Kreos Betelon el ŝtona dolor;
Kaj per sufero pli alproksimiĝos mi,
Dio, al vi, Dio, al vi.
Se ĝoje flugos mi tra la eter,
Preter la sun kaj lun kaj stela sfer;
Kantos ankoraŭ mi, Dio, pli apud vi
Pli apud vi! Pli apud vi!
Melodio: PROPIOR DEO
Arthur Seymour SULLIVAN, 1872
MIDI TCH
Propior Deo ŝajnas plej ofta en Britio; Bethany pli kutimas en Usono.
Iuj savitoj el la sinkinta ŝipego Titanic diris, ke la orkestro ludis Nearer, my God, to Thee dum la ŝipo subakviĝis. (Aliaj savitoj raportis, ke tio ne estis la fina peco.) Ĉiuokaze, Ĉu oni definitive scias, kiun melodion estus ludinta la orkestro en tiu kazo? La ŝipo estis brita, kaj supozeble(?) ankaŭ ĝia orkestrestro, kaj Sarah Flowers Adams estis britino, sed kaj la teksto kaj la melodio de Mason estas kelkdek jarojn pli fruaj ol la verkepoko de Sullivan. Kiun melodion la britoj uzis por ĝi antaŭ la eldoniĝo kaj konatiĝo de Propior Deo? Kaj antaŭ Horbury? Se vi scias ion pri tiuj demandoj, bv. sciigi min! Antaŭdankas Haruo