EŬĤARISTIO |
Dio min paŝtas
Verkis ( Esperante) : Albrecht KRONENBERGER, 2000
Fonto : Ad 739
Dio min paŝtas. Bona manĝaĵ'
el la verdaj herbejoj de Di'.
Viva pan', viviga pan': la korpo de Krist'.
Kia dono de Dio, la paŝtist'!
Kia dono de Dio, la paŝtist'!
Dio min paŝtas. Bona manĝaĵ'
el la fonto abunda de Di'.
Sava vin', saviga vin': la sango de Krist'.
Kia dono de Dio, la paŝtist'!
Kia dono de Dio, la paŝtist'!
Melodio: DIO MIN PAŜTAS
Komponis : Fratino M. Theodora KU, 20a jc.
MIDI Ad*