VESPERO

Dio de ĉiel' kaj tero

Originalo : God who madest earth and heaven

En la komenco Dio kreis la ĉielon kaj la teron. : Genezo 1.1
... Kaj estis vespero ... : Genezo 1.5

Verkis (angle) : Reginald HEBER (1a strofo)
kaj Richard WHATELEY (2a strofo)
Esperantigis : Montagu Christie BUTLER

Fonto : HE 218 = AK 240

  1. Dio de l' ĉiel' kaj tero,
         Kies favor'
    Donas dormon de vespero
         Post taglabor';
    Nun ripozon ame sendu,
    Anĝelaro nin defendu,
    Sanktaj sonĝoj nin atendu
         Dum nokta hor'.

  2. Laborantajn aŭ dormantajn
         Gardu nin, Di';
    Subtenadu nin mortantajn,
         Restu kun ni.
    Kiam sonos juĝa horo,
    Ne forlasu nin, Sinjoro,
    Prenu al ĉiela gloro
         Hejmen kun vi.

Melodio: AR HYD Y NOS
Kimra tradicia melodio
MIDI TCH

Alternativaj Melodioj:
NUTFIELD
Komponis : William Henry MONK : MIDI
TEMPLE
(proponas HE, sed mankas al mi informoj kaj midio)

TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1