KRISTNASKO |
Originalo : Ding Dong! Merrily on High
Verkis (angle) : George Ratcliffe WOODWARD
Esperantigis : Albrecht KRONENBERGER, 1998
Fonto : Ad 208
Rim. pri la prononco: La literoj "ng" en "Ding dong" reprezentas unuopan parolsonon, ne du. La internacia fonetika simbolo de tiu sono estas "ŋ", kaj ĝi respondas al la angla "ng" en "singer" (sed ne en "finger"), la svahila "ng'ombe", la unua gamao en greka "αγγελος", la fiĝia "Sigatoka" ktp. Se vi ne konas tiun sonon, aŭ se ĝi estas por vi malfacila, kantu prefere "Din don!" anstataŭ "Ding dong!" Kantu la latinan vorton "Gloria" ĉefakcentante la finan noton de la "o"; kaj prononcu "excelsis" "ekŝelsis".
Ding dong! Plenas en ĉiel'
Jubilo sonorila.
Ding dong! Venas de l' anĝel'
Sciig' ĉiel-kreviga.
Glo------------------------------ria,
Hosana in excelsis!
Glo------------------------------ria,
Hosana in excelsis!
Sonu sube tie ĉi
El kirko-tur' sonoro.
Kantu l' tuta eklezi',
Popolo kaj pastoro.
Glo------------------------------ria,
Hosana in excelsis!
Glo------------------------------ria,
Hosana in excelsis!
Via preĝo en maten':
La sonoril-muziko.
En vespero via ben':
Bel-rima glor-kantiko.
Glo------------------------------ria,
Hosana in excelsis!
Glo------------------------------ria,
Hosana in excelsis!
Melodio : BRANLE DE L' OFFICIAL
Tradicia franca melodio
MIDI LBR