SAĜO KAJ BONECO DE DIO |
Originalo : Lobe den Herren, den mächtigen König
Sveda pont-versio : Herren, vår Gud, är en konung
Verkis (germane) : Joachim NEANDER, 1680
Svedigis : Z. TOPELIUS, 1869
Esperantigis : Magda CARLSSON, 1950
Fonto : EK 2
Di', la Sinjor', estas reĝ' en potenco kaj gloro.
Venu, popoloj, Eterne al li la adoro!
Tenas la fort'
De la majesta Di-vort'
Mondojn sub ŝirm' de Sinjoro.
Laŭdu lin! Ĉion li gvidas kun alta sagaco.
Kreis li nin kaj ĉi teren rigardas kun graco.
En lia man'
Por la mizer' estas pan',
Plenaj trankvilo kaj paco.
Al Di-Sinjor', nia Patro, laŭtigu jubilon,
Ĉar li sur kruc' por pekuloj oferis la Filon.
Gvidas al ver'
Li la fidelajn sur ter';
Donas la vorto gvidilon.
Melodio : LOBE DEN HERREN,
Anonima
unue aperis en Erneuerten Gesangbuch, Stralsund, 1665
MIDI TCH