VORTO DE DIO
|
Originalo : Lord, thy word abideth
Verkis (angle) : K-ro Henry Williams BAKER
Esperantigis : Montagu Christie BUTLER
Fonto : HE 95 (kp Ad 707)
Dia vorto restas,
Nia gvido estas;
Lumas ĝi la vojon,
Donas puran ĝojon.
Meze de ĉagreno
Sonas ĝia beno;
Vorto de konsolo,
Sava Diparolo.
Trans ventega maro,
Nigra nubegaro,
Ĝia lum' direktas,
Voje nin protektas.
Fonto de plezuro,
Ĝojo sen mezuro,
Mino da trezoro
Por la simpla koro.
Dum la vivo restos,
Ĝi subtenos estos;
Plej konsola vorto,
Kiam venos morto.
Gvidu la influo
De la sanktinstruo,
Ĝis kun la Sinjoro
Restos ni en gloro.
Melodio : RAVENSHAW
El Ein Neu Gesengbüchlein (de Michael WEISSE), 1531
Arangis : William Henry MONK, 1861
MIDI HLC*