TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

VIVO ETERNA

Ĉu ni estos ĉe l’ Rivero?

Shall We Gather at the River?

Kaj li montris al mi riveron de akvo de vivo, helan kiel kristalo, elirantan el la trono de Dio kaj de la Ŝafido, meze de ĝia strato. Kaj ĉe ĉiu flanko de la rivero estis arbo de vivo, portanta dek du fruktojn, liveranta sian frukton ĉiumonate; kaj la folioj de la arbo estis por la resanigo de la nacioj. : Apokalipso 22.1-2

Verkis (angle) : Robert LOWRY, 1864
Esperantigis : Leonard Ivor GENTLE

Fonto : EH 130

  1. Ĉu ni estos ĉe l' Rivero
    Kun anĝeloj ĉirkaŭ ni?
    Hel-kristale ĝi fluadas
    El la Sankta Trono de Di'.
    Jes, ni estos ĉe l' Rivero,
    Eĉ kun la sanktularo estos ni,
    Tie, kie vivo-akvo fluas —
    La Sankta Trono de Di'.
  2. Ĉe la rando de l' Rivero —
    Eĉ plaŭdado, laŭd' al Di' —
    Konos ni pri plenadoro,
    Ne per horoj servos ni.
    Jes, ni estos ĉe l' Rivero,
    Eĉ kun la sanktularo estos ni,
    Tie, kie vivo-akvo fluas —
    La Sankta Trono de Di'.
  3. Antaŭ ol ni venos tien
    Vivlaboron lasos ni,
    Graco tiam nin kondukos
    Taŭge al la Trono de Di'.
    Jes, ni estos ĉe l' Rivero,
    Eĉ kun la sanktularo estos ni,
    Tie, kie vivo-akvo fluas —
    La Sankta Trono de Di'.
  4. Antaŭ la kristal-Rivero,
    Hela pro la Dia lum',
    Kantas pri la Sankta Graco
    Sanktulara komunum'.
    Jes, ni estos ĉe l' Rivero,
    Eĉ kun la sanktularo estos ni,
    Tie, kie vivo-akvo fluas —
    La Sankta Trono de Di'.
  5. Baldaŭ ni al la Rivero
    Venos je la pilgrimfin',
    Sed, kun ĝojo, ni proklamos:
    “La Ŝafido savas nin”!
    Jes, ni estos ĉe l' Rivero,
    Eĉ kun la sanktularo estos ni,
    Tie, kie vivo-akvo fluas —
    La Sankta Trono de Di'.

Melodio : HANSON PLACE
Komponis : Robert LOWRY, 1864
MIDI TCH


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1