TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

ADVENTO

Ĉielojn fendu, ho Sinjor'

O Heiland, reiß die Himmel auf

Jen la Eternulo aŭdigas ĝis la fino de la tero : Diru al la filino de Cion : Jen venas via Savanto ; jen Lia rekompenco estas kun Li, kaj Lia repago antaŭ Li. : Jesaja 62.11

Verkis (germane) : Friedrich SPEE VON LANGENFELD, 1622
Esperantigis : Guido HOLZ, 1985

Fonto : Ad 185 (kp TK 114)

  1. Ĉielojn fendu, ho Sinjor',
    Malsupren kuru el la glor'.
    Forŝiru,kio estas bar',
    Riglil', seruro kaj rempar'.

  2. Ĉielan roson sendu, Di',
    En ros' defluu, ho Mesi'.
    Verŝu, nubar', per pluva vom'
    La reĝon de l' Jakoba dom'.

  3. Ho tero, ĝermu, ĝermu, grund',
    La mond' verdiĝu en abund'.
    Ĉi tiun floron nasku, ter',
    El tero saltu, Sav-esper'.

  4. Ho kie restas Vi, konsol'?
    Al Vi ja fidas mond-popol'.
    Do venu de l' plej alta hal',
    Konsolu nin en larmo-val'.

  5. Ho bela stelo, klara sun',
    Ni volus Vin rigardi nun.
    Leviĝu, sun'; sen via bril'
    Suspiras ni ja en ekzil'.

  6. Mizer' ĉi tie nia sort';
    Minacas nin eterna mort'.
    Konduku nin el pek-malben'
    Per forta man' al hejm-festen'.

Melodio : O HEILAND REISS
Anonima melodio, el Kolonjo, 1638, kaj Aŭgzburgo, 1666
MIDI LBR


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1