KRISTNASKO

Ĉe-sine kuŝas Krist' la Beb'

The Christ-child lay on Mary's lap

Kaj ŝi naskis sian unuan filon, kaj ŝi ĉirkaŭvindis lin kaj kuŝigis lin en staltrogo, ĉar ne estis loko por ili en la gastejo. : Luko 2.7

Verkis (angle) : Gilbert Keith CHESTERTON
Esperantigis : Leonard Ivor GENTLE

Fonto : EH 29

  1. Ĉe-sine kuŝas Krist' la Beb'
         La haroj kvazaŭ lum'
    En malespero, jen, la mond'
         Sed tie ĉi, plenum'.
         Sed tie ĉi, plenum'.

  2. Ĉe-ŝultre kuŝas Krist' la Beb'
         La haroj kvazaŭ stel',
    Ruzege agas regantar'
         Sed tie ĉi, fidel'.
         Sed tie ĉi, fidel'.

  3. Ĉe-kore kuŝas Krist' la Beb'
         La haroj kvazaŭ flam'
    Senfide vagas la homar'
         Sed tie ĉi, Di-am'.
         Sed tie ĉi, Di-am'.

  4. Surkrure sidas Krist' la Beb'
         La haroj kvazaŭ kron'
    Sin klinas floroj, en ador',
         Kaj steloj — al la tron',
         La Bebo kun la Madon'
    !

Melodio: IN DER WIEGEN
Anonima, unue eldonita en Geistliche Nachtigall, 1649
Aranĝis (por AK) Monica kaj Harold JENNER, 1968
MIDI AK*

Alternativa Melodio :
VAN PELT
Anonima Melodio en OBC : MIDI LBR
Rim.: Tiu ĉi melodio longas du strofojn, kaj ne ripetas la finan, kursivigitan verson.

Rim.: AK havas alian tekston, Ridetas Li en Sia lulil', kiu estas traduko de angligo de la germanlingva, aŭstra karolo propra al la melodio IN DER WIEGEN. Ne estas klare, ĉu ankaŭ Chesterton bazis sian tekston sur tiu (aŭ eventuale alia) tradicia karolo.


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1