TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

PSALMO 137

Ĉe l' riveroj babilonaj

By the Babylonian Rivers

Apud la riveroj de Babel ni sidis kaj ploris, rememorante Cionon. : La Psalmaro 137.1

Verkis (angle) : Ewald BASH, 1964
Esperantigis : Adolf BURKHARDT, 1977

Fonto : TK 48 = Ad 776

  1. Ĉe l' riveroj babilonaj
    Sidis ni kun laŭta plor'.
       Niaj harpoj sur salikoj
       Pendis, mutaj de dolor'.
    Niaj harpoj sur salikoj
    Pendis, mutaj de dolor'.

  2. La gardistoj diris moke:
    Kantu laŭdon al Cion'!
       Sed ni gapis nur al foro;
       Tro nin premis la prizon'.
    Sed ni gapis nur al foro;
    Tro nin premis la prizon'.

  3. Kiel kanti Dio-kanton
    En amara, fremda land'?
       Ĉu kantad' vualu zorgojn?
       Portu helpon, ho Savant'!
    Ĉu kantad' vualu zorgojn?
    Portu helpon, ho Savant'!

  4. Por homar' sub tiraneco
    Via kruco estu ben'.
       Pro potenc' de Via pasko
       Disrompiĝu ĉiu ĉen'.
    Pro potenc' de Via pasko
    Disrompiĝu ĉiu ĉen'.

Melodio: KAS DZIEDAJA
Tradicia Latva Melodio
Aranĝis : John YLVISAKER, 1964
MIDI Ad*


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1