Ĉeestu, fiduloj, ĝojaj, triumfantaj
Latina originalo de ĉi tiu strofaro : Adeste Fideles
Aliaj Esperantaj versioj :
Alestu, fidelaj, ĝoje triumfantaj | Ĉeestu, fiduloj, ĝoje triumfantaj
Teksto : Diversfonta latina kanto
Esperantigis : M. MILSOM,
verŝajne laŭ anglaj versioj de
Frederick OAKELEY (strofoj 1a kaj 4a) kaj William Thomas BROOKE (strofoj 2a, 3a, 5a):
Kutima angla titolo: O Come, All Ye Faithful
Fonto : HE 28
-
Ĉeestu, fiduloj, ĝojaj, triumfantaj,
Venu, ho venu vi al Betlehem'!
Vidu naskitan Reĝon de anĝeloj!
Vi estu adorata, Vi estu adorata,
Vi estu adorata, la Sinjor'.
-
Venas paŝtistoj pro anĝela kanto,
Ĉe stala trogo pie klinas sin;
Ankaŭ rapidu ni per ĝoja paŝo:
Vi estu adorata, Vi estu adorata,
Vi estu adorata, la Sinjor'.
-
Stele gvidite, donas la saĝuloj
Oron, incenson, mirhon nun al li:
Ni same donu amon kaj fidelon:
Vi estu adorata, Vi estu adorata,
Vi estu adorata, la Sinjor'.
-
Gloron eternan de l' eterna Patro
Vidas sub karno vualitan ni
Dion-infanon, vinde envolvitan:
Vi estu adorata, Vi estu adorata,
Vi estu adorata, la Sinjor'.
-
Kristo, por ni kuŝanta sur la fojno,
Laŭdon kaj dankon ricevadu vi:
Al amo tia, kiu ne respondus?
Vi estu adorata, Vi estu adorata,
Vi estu adorata, la Sinjor'.
Melodio : ADESTE FIDELES
Atribuita al John Francis WADE (ĉ. 1743)
[Adoru atribuas ĝin al John READING, antaŭ 1681]
MIDI TCH
Historio de la Kanto
Rim.: Universala Kongreso estas Zambankanzono
de DoKo Jordan ekspluatanta ĉi tiun melodion.
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto