TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

BELO TERA
PILGRIMO
(KRISTNASKO)

Ĉarma la tero

Dejlig er Jorden

Verkis (dane) : Bernhard Severin INGEMANN, 1850
Esperantigis : Diversaj, i.a. Magda CARLSSON, 1950

Fonto : EK 45

  1. Ĉarma la tero, dolĉa la ĉielo,
          bela migro de la anim'.
    Tra la belegaj regnoj ni iras,
          ĝis sin malfermos sankta lim'.

  2. Tempoj sinsekvas, homo-vivoj pasas,
          post mortint' venas la vivant'.
    Ĉesas neniam sono ĉiela
          en pilgrimanta ĝoja kant'.

  3. Kantis anĝeloj iam por paŝtistoj,
          sonis ĉiele al tiuj ĉi:
    'Pacon al tero, Homo, vi ĝoju'.
          Savanto venis nun al ni.

Melodio : ST. ELIZABETH
Anonima (en Schlesische Volkslieder, 1842)
Aranĝis Richard Storrs WILLIS, 1850 : MIDI, TCH


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1