KRISTNASKO |
Betleĥemon kuris la paŝtista ar'
Pola originalo : Przybieżeli do Betlejem pasterze
Angla versio : Merrily to Bethlehem the Shepherds CameTeksto : Anonima pola kanto, 17a jc.
Esperantigo : Anonima, en NV, 1985
Prilaboris : Albrecht KRONENBERGER, 1996Fonto : Ad 217
Betleĥemon kuris la paŝtista ar'.
Gaje ĉiuj ludis al la Krist-infan'.
Gloro al Di' supere, paco al ni surtere.
Glor' al Di'. Glor' al Di'.
Ĉiu kun omaĝo kaj kun ajna don'
venis, Lin saluti sur la pajla tron'.
Gloro al Di' supere, paco al ni surtere.
Glor' al Di'. Glor' al Di'.
Melodio: PRZYBIEŻELI DO BETLEJEM PASTERZE
Anonima pola melodio
(en kantaro de Michal Marcin MIODUSZEWSKI, 19a jc.)
MIDI Ad*