LAŬDO AL JESUO |
Originalo : Schönster Herr Jesu
Fonta Versio: Kara Jesuo, Reĝo de la Tero
Verkis (germana) : Anonimulo, en Münster, 1677
(dua strofo ĉe Heinrich August Hoffmann von Fallersleben, 1842
Esperantigis : Hendrik Arie DE HOOG, 1954
Prilaboris : Albrecht KRONENBERGER, 1996; KK, 1998
Fonto : Ad 423
Bela Jesuo, estro de la estroj,
Dia Filo sen kompar'!
Vin mi honoras, Vin mi adoras,
Vin, gvidant' tra l' vivo-mar'.
Belas la montoj, belas la arbaroj,
Mondo estas bel' sen fin'.
Sed, Jesu mia, jen belo Via
Multe pli ĝojigas min.
Belas la suno, belas ankaŭ luno,
Steloj sub la firmament'.
Pli bela brilo de l' Dia Filo
Ravas nin al ama sent'.
Belas la floroj, belas pli la homoj,
Dum la freŝa, juna fort'.
Jen ni forpasos, belon postlasos,
Sed Jesu savas nin de l' mort'.
Teran belecon kaj ĉiel-helecon
Superbrilas Via bel'.
Mia Savanto, Dia Peranto,
Mia nura amo-cel'!
Melodio : SCHÖNSTER HERR JESU
Anonima, Münster, 1677
MIDI Ad*