KRISTNASKO |
Originalo : Leanabh an Àigh
Angla pont-versio : Child in the manger
Verkis (gaele) : Màiri DHÒMHNALLACH
(Maria Makdonaldo / Mary Macdonald)
Angligis : Lachlan MACBEAN
Esperantigis : Montagu Christie BUTLER
Fonto : AK 55
Beb' de Maria en stala trogo —
Kreinto nia, Estro kaj Di'
Lin anĝelaro laŭdas ĉiele —
Nia pekaro restas sur li.
Ame li portis homan malforton;
Vivis kaj mortis sur nia ter'
Li, la Savinto de la homaro,
Forta venkinto kontraŭ infer'.
Jam profetita homa infano,
Surtronigita supre en glor'.
Estro reganta la universon —
Sed nin gardanta en sia kor'.
Melodio: BUNESSAN
Anonima, Antikva Gaela Melodio
MIDI TCH